Ĉu Anarĥi-Kapitalismo estas pli bona ideologio por Esperanto ol Komunismo?

Se vi estas komencanto, meznivelulo, aŭ spertulo je la lingvo de Esperanto, vi jam verŝajne vidis ke la esperanta komunumo havas fortan komunistan biason. Tio havas sencon. La tuta ideo malantaŭ Esperanto estas tre simila je komunismo. Komunismo kaj Esperanto (kiel ideologio) ambaŭ volas mondon sen arbitraj landlimoj, kaj kredas ke ekzistas arbitraj diferencoj inter homoj kiuj kaŭzas konflikton. Komunistoj kredas ke socialaj klasoj kaŭzas ĉi tiujn konfliktojn, kaj Esperanto kredas ke lingvo (kaj kulturo) plejparte kaŭzas konfliktojn. Tio estas simpligado, sed funkcias kiel maniero kompreni la diferencojn inter la ideologioj. Ili ambaŭ kredas je tutmondiĝismo.

Ekzistas alia ideologio kiu ankaŭ celas tutmondiĝismon. Tiu ideologio estas Anarĥi-Kapitalismo. Ĝi estas la ideo ke la registraro ne devus ekzisti, ĉar ĉio kion ĝi faras povus esti farita pli kompetente per la libera merkato. Sur la superaĵo, ĉi tiu ideologio verŝajne ne sonas kiel io kio povus esti akorda kun Esperanto, ĉar multaj esperantistoj ne kredas ke privataĵo devus ekzisti, nome la komunistoj. Poste en ĉi tiu artikolo mi parolos pri kial Anarĥi-Kapitalismo estus pli akorda kun Esperanto ol komunismo, sed unue mi volas klarigi kial komismo ne estas.

En la jaro 1922, Sovetunio estis estigita per la komunista partio kiu nomiĝis la Bolŝevikoj. La ĉefo de la partio estis Vladimir Lenin. Dum la fruaj jaroj de Sovetunio, la registraro fakte subtenis Esperanton. Sed tamen, Josef Stalin fariĝis la estro, kaj en 1937 li ĉesis la registraran subtenadon de ĝi. Li nomis Esperanton “la lingvo de kaŝobservantoj.” Sed li faris pli ol simple tio. Li komencis ekzili kaj ekzekuti Esperantistojn. Mi scias ke multaj komunistoj ne ŝatas Josef Stalin, sed multaj ja ŝatas lin. Se vi estas esperantisto kaj ŝatas Stalin, vi estas aŭ misinformita aŭ stulta. Jes, stulta. Esperantisto kiu ŝatas Stalin estas kiel judo kiu ŝatas Hitleron. Tio estas la historia informaĵo kial komunismo ne estas akorda kun Esperanto, sed mi komprenas ke homoj diros ke tio ne estas atentinda.

Mi provos nun malkonstrui la ideon ke ili ideologie estas akordaj. Komunismo forte kredas je la ideo de revolucio. Preskaŭ ĉiu komunista registraro estis estigita en sango. Karl Markso en sia libro La Komunista Manifesto petis ke la proletarioj komencu revolucion por detrui la burĝojn. Ni vidis la kulminon de ĉi tiu peto kiel la Oktobra Revolucio, la Ĉina Komunista Revolucio,  la Aŭgusta Revolucio en Vjetnamio, kaj la Kuba Revolucio. Se oni rigardus la liston de komunistaj revolucioj, oni vidus ke la plimulton estas pentritaj en violento. Komunismo havas longan historion de violento, kaj tial ĝi estas ideologio el violento. Esperanto, kiel ideologio, ne subtenas violenton. Ĝi estas tiu el paco kaj amo. Ĝi celas la kunigadon de ĉiuj homoj, sendistinge de raso, sekso, kaj klaso. Ŝajne, la nura maniero krei komunistan landon estas per violenta revolucio. Komunismo estas la ideologio de violento, kaj Esperanto estas la ideologio de paco. Tial, la du estas tute ne akordaj.

Anaĥi-Kapitalismo, malkiel komunismo, ne petas la detruon de la ŝtato per violenta revolucio. La revolucio por kiu ĝi petas estas unu el la libera merkato. En lia libro Maŝinaro de Libereco, David D. Friedman diras ke Anarĥi-Kapitalismo povas esti atingita per la klopodo krei la servojn kiuj la registraro disponigas per la libera merkato. Li diras ke entreprenistoj devus ne timi la registraron, kaj klopodi krei servojn kiuj konkurencus kun la registraraj servoj ĝis ĝi ĉesos provi ĉesi ilin. Ekzemple, en Usono nur ekzistis la Unuigitaj Ŝtatoj Poŝta Servo dum jarcentoj (tamen ĝi ne formale estis registrara agenteco ĝis 1971). Ĝi estis terura, sed nun estas multe pli bona ĉar ĝi devas konkurenci kun UPS kaj FedEx, ĉar la registraro ne povis reguligi ilin en neekzistadon (kiel la Usona Letero Poŝto Firmao de Lysander Spooner). En Usono, la polico ĝenerale ne estas vidita kiel forto de bono. Multaj homoj estas arestitaj kaj eĉ mortigitaj pro malsolidaj kialoj. En Anarĥi-Kapitalisma societo, tio ne okazus, ĉar la ‘polico’ estus privataj rajtaj obeigaj firmaoj kiuj vere laborus por la homoj, ĉar la homoj estus siaj rektaj klientoj. Se vi volas pli lerni pri Anarĥi-Kapitalismo, mi ege sugestas ke vi legu Maŝinaro de Libereco. Ĝi bonege klarigas kial tiu sistemo funkcius multe pli bone ol la nuna. Li ankaŭ defendas la ideon de privataĵo.

Ideologie, Anarĥi-Kapitalismo kaj Komunismo ambaŭ celas la samajn aferojn. Mondo kun minimuma konflikto, neniuj registraroj, kaj neniuj landlimoj. Praktikite, Komunismo ne atingis tiujn aferojn. Anarĥi-Kapitalismo, aliflanke, nur povus ekzisti post atingi tiujn aferojn. Tial, Anarĥi-Kapitalismo estas ideologio kiu celas pacon sen devigo, kaj estas multe pli akorda kun Esperanto ol Komunismo.

-Jake Houlihan

Advertisements

1 thought on “Ĉu Anarĥi-Kapitalismo estas pli bona ideologio por Esperanto ol Komunismo?”

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s